Ekstremadura lingvovario

Ekstremadura lingvovario
lingvo • moderna lingvo
Castilic
Regiono Ekstremaduro (aŭtonoma komunumo de Hispanio)
Parolantoj 200 000 (500 000 entute)
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Italeca
Latinida
Italo-okcidenta
Gaŭlo-Ibera
Ibero-latinida
Okcident-ibera
Asturia
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 roa
  ISO 639-3 ext
  Glottolog extr1243
Angla nomo Extremaduran
Franca nomo estrémègne
vdr

La ekstremadura lingvovario (estremeñu) estas derivaĵo el latinida lingvo, parolata de iuj miloj da homoj en Hispanio, ĉefe en la nordo de la aŭtonoma komunumo Ekstremaduro kaj la sudokcidento de la provinco Salamanko. Multaj fakuloj konsideras, ke ne temas pri lingvo, sed pri dialekto aŭ ĉiukaze pri lokaj parolmanieroj. En ties parolaj formoj povus esti konsiderata nur kiel sudleona formo de la kastilia lingvo kaj en ties skriba formo povus esti konsiderata nur kiel inventaĵo de tro fervoraj regionnaciistoj aŭ eĉ vikipediistoj, ĉar ne ekzistas viva skriba kulturo en tiu regiono laŭ tiu skribmaniero uzata en la koncerna versio de Vikipedio; ne estas regula gazetaro nek eldonado (krom esceptaj malmultegaj libroj, apenaŭ konataj de la regiona loĝantaro). Krome nek la regiona universitato nek plej granda parto de la regiona instruistaro akceptas la statuson de lingvo por tiuj dialektaj formoj, krome tre pristudotaj kaj pridiskutataj, ĉar krom la leonaj influoj estas ĉefe la andaluzaj sude kaj ankaŭ la portugalaj okcidente.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search